Amo kaj asfalto

Se la ĉi-suba ludilo ne afiŝiĝas korekte, klaku ĉi tie.

Verkis tekston kaj muzikon, pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Registris kaj miksis (mastrigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015).

Vortoj de la artisto

Mi verkis Amo kaj Asfalto por pligrandigi mian repertuaron pretiĝante por koncerto dum la unua renkontiĝo JES. Mi tiam estis komencanta kantisto en Esperantujo kaj jam suferis pro la oftaj rimarkoj, ke miaj kantoj estas tro malĝojaj! Tio okazigis konflikton en mia artista koro! La maldekstra ventriklo diris: “La malĝojo ne kuŝas en la kanzono sed en la orelo de la aŭskultanto. Kaj kio malbonas pri malĝojo? Ĉu ĉiuj esperantistoj nepre deziras nur danci kaj ridi? Ĉu ili ne kapablas je alispecaj sentoj?”, dum la dekstra ventriklo diris: “Gijom’, ĉu vi ne deziras plaĉi al la plejmulto? Jam vi alkantas tre maloftan kategorion de la homaro per la lingva elekto, do se ene de tiu plejmalmulto, vi celas nur tiujn, kiuj kapablas je fajneco de la sentoj, kiu restos por ĝui vian muzikon? Ĉu vi ne prefere deziras detronigi la Bambon?”. Do sen vere deziri tion, mi tamen kelkfoje emis kontentigi la dekstran ventriklon kaj mi profitis je la ekscito pro la invito de la organizantoj de JES por verki ion, se ne ĝojan, almenaŭ bonritmecan.

La melodio tuj venis. Kaj mi deziris, ke la vortoj venu samrapide por verki ion plej spontanean. Mi ekverkis tekston senpripense kun la deziro primoki min mem (mi estas mia plejŝatata primoktemo).

Tiu kanzono ironiumas pri la situacio, en kiu du homoj spertas rilaton, kiu hezitas inter amo kaj… io alia, verŝane « simpla amikeco ». Unu (la kantanto) altiras la alian al pli tenera rilato. Ri argumentas, ke ami estas alte ŝvebi, kaj ke danke al interfido, oni ĉiam plu iras alten kaj neniam falas. Kiel fajna strategianto, la kantisto primokas la timon de la aliulo por ke tiu sin perfortu al provi amon! Mi imagas du infanojn. La plej aventurema deziras viziti malpermesitan forlasitan domon, sed ne estas sufiĉe kuraĝa por iri sole. Ri provas konvinki sian amikon, kiu estas plej obeema kaj respektema de la kadroj! Ri do provas humiligi sian amikon kaj bedaŭrigi rin, per asertoj ke ri estas tro timema kaj ke se tiel estas, ri restu en la ordinara strato, kun la ordinaraj homoj!

Se tio povus funkcii kun la forlasita domo, mi malfacile imagas, ke ĝi funkcius kun amo! Ĉu eblas inspiri amon per strategio kiu konsistas el montri la plej altan nekomprenemon, neakceptemon de la alies sentoj? Ĉu tiu plej profunda konvencio, laŭ kiu timo estas maloportuna malforto, rilatas kun ajna amsento? Kaj ĉu mi mem ne estis tiam verkanta kanzonon pro malakcepto de mia timo malplaĉi al la aŭskultantaro?!!? (Pri tio, mi konscias nun, verkante ĉi-artikolon!)

Do evidente la strategio ne funkcias kaj la kantanto, multe insistinte, spertas la grandan, definitivan, vundigan neon de la aliulo! Tiam kulminas la ironio de la teksto: la kantanto akuzas la alian pri sia propra doloro!

Resume, tiu kanzono estas la rakonto de homo, kiu iel estas viktimo de siaj emocioj kaj vidas torturanton en alia homo, kies krimo konsistas ĉefe el pace resti surgrunde!

Teksto

Ĉu vi iris jam amejen?
Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj?
Ĉu mi vin konduku tien?
Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj.

Ĉiuj iel supreniras
Forlaso de la plank’ estas kvazaŭ obsed’
Flugi ja ne malfacilas
Tute ne estas la gravito fatalaĵo sed

Se timas vi pro altec’
Restu malalte
Mi ŝvebos en ekzaltec’
Vi pezos surasfalte

Fidu, sekvu, admiru min
Kaj foriros per miaj respondaj sentoj
La pezigaj dubo kaj tim’
Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj

Vidi la mondon desupre
Donos pli da malpezemo al la pied’
Pli da flugemo enŝultre
Kaj ni ĉiam alproksimiĝados la sunon sed

Se timas vi pro altec’
Restu malalte
Mi ŝvebos en ekzaltec’
Vi pezos surasfalte

Kio okazas al mi nun?
Ke vi forĵetis mian belan proponon
Ne nur ne altiras la sun’
Sed ŝajnas, ke mi enprofundiĝas en la grund’

Ĉar atingis min dolor’
Pro vi senhalte
Mi dronadas en rankor’
Vi restas surasfalte

Akordoj

Cm | Eb | Fm/D | G |
Je la fino, plialtigo je unu tono:
Dm | F | Gm/E | A |

4 pensoj pri “Amo kaj asfalto

  1. G. Armide Aŭtoro

    Ha! Do se eĉ kiam mi kredas fari ĝojan kanton, ĝi sonas melankolia, mi prefere rezignu pri antaŭdifini la etoson de mia muziko kaj simple verku laŭ mia inspiro!
    Dankon, Rogener, pro la lumiga rimarko! 🙂

    Respondi
  2. Anna

    Simple, vi estas vi! Vi muzikumas kun multege da inspiro kaj tre forte ligita al kion vi sentas kaj kun kion vi pensas! Pro tio viaj koncertoj estas specialaj kaj unkaj! Pro tio via muziko multe inspiras kaj ĝojigas min! Ne haltu!

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *