Ĉi nemieca hejm’

Unua elŝutaĵo de la garaĝa albumo

Verkis tekston kaj muzikon Gijom’ Armide
Kantis kaj pianludis Gijom’ Armide
Registris kaj miksis Gijom’ Armide

Eĉ kun multe pli
Da spac’ kaj cetere
Ĉambroj pliaj tri
Teraso, mi vere
Ne vivas en ĝi

Ĉu l’ dekoraci’
Impresas karcere
Aŭ plaĉe al mi
Ho ve! mi sincere
Ne vivas ekstere

Kreskas ne sub ĉi-tegment’
Fajro, fajfo nek silent’
Dum dek cikloj de la lun’
Miajn fingrojn traglitas la nun’

Tie estas nek kolor’
Nek malordo, nek odor’
Ĉu devenas ĝi de Dejm’?
Ĉi nemieca hejm’

Indas scii pri
Ĉi tiu infere
Dezerta staci’
Ke ni du tenere
Ja vivis en ĝi

Sed pro rev’ de pli
Da spac’ kaj cetere
De dekoraci’
Vi iris fiere
Por vivi ekstere

Kreskas ne sub ĉi-tegment’
Fajro, fajfo nek silent’
Dum dek cikloj de la lun’
Miajn fingrojn traglitas la nun’

Tie estas nek kolor’
Nek malordo, nek odor’
Ĉu devenas ĝi de Dejm’?
Ĉi nemieca hejm’

Eĉ kun multe pli
Da spac’ kaj cetere
Ĉambroj pliaj tri
Teraso, mi vere
Ne vivas en ĝi
Mi ne vivas ekstere
Mi ne vivas

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *