Katen’ kaj venen’

Se la ĉi-suba ludilo ne afiŝiĝas korekte, klaku ĉi tie.
Tekston kaj muzikon verkis Gijom’ Armide
Pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Pecon de the power of now, far Eckhart Tolle laŭtlegis Éric Languillat (i.d.c.)
Registris (kaj mastrigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015)
Miksis Mélaine Desnos

Vortoj de la artisto

Mi verkis tiun kanzonon dum sufera periodo, memkompreneble! Sed ŝanĝo estas, ke prefere ol priskribi mian vundon, trovi kiel fari belan artaĵon el ĝi, mi deziris provi kompreni la suferprocezon mem. Por tio, min multege helpis la libro de Eckhart Tolle, the power of now. Katen’ kaj venen’ estas mia enkantigo de tiu libro.

Eckhart Tolle kaj Tenzin Gyatso

« Kateno » bildvokas ĉiujn miajn proprajn malhelpojn, devenajn de miaj timoj, el kiuj konsistas parto de mia esto. Plej ofte, tiun parton de mi, mi simple malakceptas. Kelkajn fojojn mi konscias pri ĝi kaj batalas kontraŭ ĝi. Aliajn fojojn mi ne konscias pri ĝi kaj lasas ĝin regi mian vivon. Pacon mi trovas nur, kiam mi bone identigas tiun malakceptitan parton de mi kaj ekamas ĝin, plej sincere.

de mi mem devena

La « veneno » bildvokas la esprimemon de miaj antaŭaj vundoj, kiuj ankoraŭ ne fermiĝis kaj, plu eligas malbonfartigan energion en la korpon. En kelkaj situacioj, mi sentas, ke mia sango plivarmiĝas, mia ventro streĉiĝas, miaj brakoj doloras, la koro plirapidiĝas. Unuvorte, mia korpo sin esprimas vigle. Tiam, mia menso ekturniĝas plej rapide por trovi solvon al tiu « problemo », por eltiriĝi el tiu « problema » situacio, por ŝanĝi ĝin. Sed kio problemas fakte? La doloro estas nur doloro. Doloro estas nur ruĝa lumindikilo. La menso misinterpretas ĝin kiel malamikon nepre forviŝendan. Ĝi volas pafi ĉiujn mesaĝistojn! La menso volas martele frapadi la indikilon, dum alia parto de la menso diras: « Vi estas freneza! Ne faru tion! Ne ĉion detruu! Ne kondutu strange! Restu trankvila! Simple komprenigu al tiu, kiu suferigas vin, ke ri ĉesu tuj! ». Do venas emo insulti homojn! Kaj venas malpermeso fari tion ĉar mi volas esti amata de homoj do agrabla al ili. Kaj venas plia penso, kiu volas, ke mi ebligu al mi esti mi mem. Kaj venas tiu, kiu serĉas en ĉiuj tiuj pensoj, kiu devenas de mi mem! Mi dividiĝas al 23 enaj milistoj kaj unu diplomato strebanta ĉiujn aranĝi!…

Kial mi ne povas simple ripozi kaj rigardi la ruĝan lumeton? Kial mi ne kapablas nur akcepti, kio estas okazanta, rekontaktiĝi kun la antaŭa vundo, bonkore brakumi la kriantan infanon ene de mi? Ĉar mi simple ne plu regas min. Mi ne plu estas suverena de mi mem. Mi samtempe kreas la problemon kaj la maleblon solvi ĝin, la venenon kaj la katenon.

La ilo kaperis vin

Teksto de la kanzono

Katen’
Ferefika ten’
De mi mem devena
Katen’
Amo iĝas pen’
Pro vi, kaj dolor’ enrena
Katen’
Kiel vivi sen
Fantomo de mi ĝena
Katen’
Amu vin mi, jen
Nure jen, ligo senĉena

Venen’
Bela alven’ en
Miajn vejnojn sangodrena
Venen’
Al vi glora pren’
Al mi vivo mankoplena
Venen’
Gusto de omen’
Mi estas malserena
Venen’
Regas la ĉagren’
Ĉu mi estas, ĉu mi estas de mi suverena?
Ĉu mi estas suverena?
Ĉu mi estas suverena?

Pensi iĝis malsano. Malsano okazas kiam aferoj malekvilibriĝas. La menso estas bonega ilo se ĝuste uzate. Malĝuste uzate, tamen, ĝi iĝas tre detruema. Por pli precize diri, ne tiom estas, ke vi malĝuste uzas vian menson. Vi kutime tute ne uzas ĝin. Vin uzas ĝi. Jen la malsano. Vi kredas, ke vi estas via menso. Tio estas iluzio. La ilo kaperis vin.

2 pensoj pri “Katen’ kaj venen’

  1. Stéphanie

    Quelle magnifique chanson et très touchante musique.
    Merci pour la traduction et pour le texte qui “dit” la chanson.
    Hummm …. Touchée 😉

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *