La plej granda

Se la ĉi-suba ludilo ne afiŝiĝas korekte, klaku ĉi tie.
Tekston kaj muzikon verkis Gijom’ Armide
Pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Tamburludis Jérôme Cotte
Registris kaj miksis (mastrigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015)

Teksto

En tiu epok’
La viro estis reĝ’
Estis ja pratempo, iom post la diplodok’
Kaj en ĉiu lok’
La vivon regis leĝ’
Laŭ kiu la sentemo estas nur provok’

Malnovas tiu mond’,
en kiu venkas la plej forta homo
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej granda kaco

Por foriri pli
Facile de l’koŝmar’
Ĉar elteni la premon de la viv’ ne eblis plu
La teĥnologi’
Nin helpis sen avar’
Evitante plej l’eluzon de la ŝu’

Malnovas tiu mond’,
en kiu venkas la plej rapida aŭto
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej granda kaco

Por komforti pli
Ol ene de l’ ĝangal’
Ni forkuris al la granda kaj sekura urb’
Kie sub la fi-
-Erec’ de l’katedral’
Ne eblis trankvilumi eĉ por la masturb’

Malnovas tiu mond’,
en kiu venkas la plej alta turo
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej granda kaco

En tiu epok’
La viro estis reĝ’
Por tiu eksvivlok’
Stariĝas mia preĝ’

Por nutri nin pli
Ol la dika najbar’
La urbojn ĉirkaŭis hektaroj da kultivej’
Kie por la di’
De la sankta malŝpar’
Oni elsuĉis el la tero eble plej

Malnovas tiu mond’,
en kiu venkas la plej pova traktoro
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej granda kaco

Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej granda…
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej larĝa…
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej longa…
Malnovas tiu lud’,
en kiu venkas la plej dika…
Impona, impresa, sanktega
Kaco!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *