La postrompiĝa temp’

Se la ĉi-suba ludilo ne afiŝiĝas korekte, klaku ĉi tie.

Tekston kaj muzikon verkis Gijom’ Armide
Pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Registris kaj miksis (mastrigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015)

Vivrakonto de kanzono

La historio de « La postrompiĝa temp’ » estas aparte riĉa! Ĉio komenciĝis en la jaroj 1990, kiam mi ankoraŭ malmulton sciis pri esperanto. Mi tiam ofte kunverkis kanzonojn (en la franca) kun amiko gitaristo kaj tre abunda tekstverkanto. La franca romano Colline (Monteto) far Jean Giono inspiris al li tekston, kiun li konfidis al mi por muzikigo. La rekantaĵo diris:

Mes yeux voient loin et je devine
Là où va mourir la colline
(Miaj okuloj vidas foren kaj mi divenas
Kien iras por morti la monteto)

Mi muzikigis ĝin sekvante liajn rekomendaĵojn: milda, trankvila, ripoziga muziko.

Li ne ŝatis la rezulton kaj mi metis la muzikon rubujen!

Kelkajn jarojn poste, mi spertis amsenrevigon. Mi spertis la postrompiĝan tempon. Kelkajn pliajn jarojn poste mi ekresaniĝis. Mi ekspertis la post-postrompiĝan tempon! Samtempe kaj « hazarde », la muziko de Colline eliris el la rubujo kaj reinstaliĝis en mia piano. Do mi decidis kuŝigi novan tekston sur ĝi. Tamen mi ne sukcesis forigi la tutan antaŭan tekston. Du vortoj restis obsede alkroĉitaj al la muziko: mes yeux (miaj okuloj). Mi konservis ilin sed ŝanĝis la priparolitan okulan funkcion (ĉar niaj okuloj havas du funkciojn: rigardi kaj plori!):

Mes yeux sont secs et je respire
L’air doucereux de te maudire
(Miaj okuloj sekas kaj mi spiras
La aeron malhoneste dolĉan pro malbeni vin) (la truduko iom malfacilas!!)

Vidu, ke tiam, mi verdire ankoraŭ ne estis spertanta la sinceran ĝojon, kiu venis jarojn poste, kiam mi ekdeziris verki esperante kaj plukis « hazarde » el mia kanzonprovizo, verkaĵojn, por adapti ne nur al esperanto sed ankaŭ al mia tiama realaĵo kaj nova vidmaniero. Mi ne plu deziris paroli pri tiu periodo, post la elreviĝo, kiam oni estas ŝanĝinta sian amon al malamo kaj sian rolon de viktimo al tiu de suferiganto, por plikomfortigi la situacion al si. Mi deziris priskribi la veran resaniĝon kiam oni plene ĝojas, ĉar oni finfine estas malkaptinta la revojn, forlasinta la iluziojn, ĉesiginta la atendadojn. « Mi ne plu atendas vin! » jen la nura valida esprimo de la vera fino de la postrompiĝa temp’! « Mi ne plu atendas vin! » ne signifas: « Vi restu ekster mia vivo! » sed simple: « Vi ne plu estas la nepra kondiĉo de mia feliĉo kaj mi estas tiu, kiu decidis tion. ». Jen la mesaĝo, kiun mi deziras lanĉi al ĉiuj homoj, kiuj perdis aŭ perdos la koramikon. Mi deziras doni al ili la lumon de la fino de la tunelo. Mi deziras diri: rajtiĝu esti malĝoja ĉar tio ne daŭros!

Parenteze, mi deziras nun paroli pri du francaj artistoj, kiuj multege inspiras min. Temas pri Michel Jonasz kaj William Sheller. Simple sciu, ke Michel Jonasz verkis kanzonon Je voulais te dire que je t’attends (mi nur emas diri al vi, ke mi atendas vin). La titolo estas sufiĉa por kompreni, pri kio temas, ĉu ne? Ĝi estis verkita pli malpli en 1975. Ĉirkaŭ 20 jarojn poste, la sama artisto publikigas kanzonon C’est toi (Jen vi), en kiu revenas la amatino, kiun li atendis sian tutan vivon. Estas kvazaŭ la dua kanzono pravigus la unuan. Tamen neniu el la du kanzonoj enhavas aŭ videbligas realan ĝojon. Tio ne malhelpas, ke mi ŝategas ilin ambaŭ! Kontraŭe, William Sheller kantas: Quand j’étais à vos genoux (Kiam mi estis ĉe viaj genuoj) en kiu li priskribas la feliĉon pro esti liberiĝinta el sufoka amo. Nuntempe, mia indikilo estas malpezeco, mi iras tien, kie la koro kaptas pozitivan energion. Kio pri vi? Ĉu vi pliŝatas serĉon kaj deviĝon al ideala amo, la nocion pri frat-animo ununura kaj neanstataŭebla aŭ ĉu vi libere simple sekvas tion, kio alportas al vi ĝojon en ĉiu momento?

Kompreneble, tra tiuj adaptoj de la teksto, evoluis ankaŭ la muziko! Ĝi ne plu estas la kvieta kaj milda muziketo de la unuaj tempoj! Ĝi iĝis pli kaj pli ritmohava, vigla. Kaj ĝi atingis sian plej altan energi-nivelon en la versio de la brazila rokbando Supernova, kiun mi ege ŝatas. Ĝi kvazaŭ estas tio, kion mi celis per mia simpla pianklavaro! Ŝajne la muzikistoj de Supernova aŭdis miajn mensajn gitarojn kaj drumojn kaj scipovis ekzistigi ilin. Tio simple ravas min!

Teksto

Venis la postrompiĝa temp’ / La ne plu mezurebla temp’ / Temp’ de la senfina ekzil’ / En reĝlando de l’ senutil’ / Venis la postrompiĝa temp’ / Sed mi transsaltis ĉiujn remparojn / Ĉiujn barojn / Okuloj miaj sekiĝis kaj / Mi ne plu atendas vin sur la kaj’

Venis mallibereco dank’ / Al la gvatado de la mank’ / Iĝis kaptil’ per iu truk’ / La antaŭe milda littuk’ / Venis mallibereco dank’ / Al vi sed malplenas je rankoro / Mia koro / Okulojn miajn briligas ĝoj’ / Mi ne plu atendas vin sur la voj’

Okuloj miaj sekiĝis kaj / Mi ne plu atendas vin sur la kaj’ / Okulojn miajn briligas ĝoj’ / Mi ne plu atendas vin sur la voj’ / Okuloj miaj sekiĝis kaj… aj! aj! aj!

Franca versio, teksto kaj traduko

L’air doucereux

Ce fut l’après de la césure / Où le temps n’a plus de mesure / Où l’on se retrouve en exil / Dans l’empire de l’inutile / Ce fut l’après de la césure / Mais plus une ombre n’en perdure / Mes yeux sont secs et je respire / L’air doucereux de te maudire

Ce fut la lente pénitence / Sous la vigie de la carence / Pris dans les rets des mêmes draps / Et d’infranchissables « pourquoi ? » / Ce fut la lente pénitence / Mais tout ça n’a plus d’importance / Mes yeux sont secs et je respire / L’air doucereux de te maudire

La malhoneste milda aero

Estis la post-tranĉo / Kiam la tempo ne plu mezureblas / Kiam oni estas ekzilita / En la imperio de la senutilo / Estis la post-tranĉo / Sed neniu ombro de ĝi pluestas / Miaj okuloj sekas kaj mi spiras / La aeron malhoneste mildan pro malbeni vin

Estis la malrapida pentopuno / Sub la gardostarado de la manko / Kaptite en la reto de la samaj littukoj / Kaj de netraireblaj « kial? » / Estis la malrapida pentopuno / Sed ĉio ĉi ne plu gravas / Miaj okuloj sekas kaj mi spiras / La aeron malhoneste mildan pro malbeni vin

Noto: en da franca, la vorto air signifas aŭ aero-n aŭ ŝajneco-n. Evidente, ambaŭ sencoj aŭdeblas en la franca teksto. Tio estas, ke la du finaj versoj de ĉiu strofo povas signifi ankaŭ: « Miaj okuloj sekas kaj mi spiras /Ŝajne malhoneste milda pro malbeni vin »

Akordoj

Am | Am | Am/C | Am/C | G | G | G | G | Am | Am | Am | Am
Am | Am | Am/C | Am/C | G | G | F | F |
Dm | Dm | E4, E | Am | E |

La Am/C ankaŭ povas esti C.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *