Nuda

Se la ĉi-suba ludilo ne afiŝiĝas korekte, klaku ĉi tie.

Tekston kaj muzikon verkis Gijom’ Armide
Pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Flutludis Stéphane Damo
Registris kaj miksis (mastrigis) Jacques Hermet en Studio du Moulin, septembre 2012 (maje 2015)

Teksto

Jen finfine mia tuta ver’
Mi finfine estas nuda
Sen farb’, sen muziko, sen suker’
Tiel eble plej malpruda

Jen finfine mia tutkoher’
Formetinte la vestaĵojn
Dancas mi laŭ l’ritmo de l’sincer’
Nur eligas honestaĵojn

Jen finfine mia ekaper’
Mi finfine estas tuta
Sen promeso, sen dub’, sen esper’
Tiel eble plej malmuta

Jen finfine mia malmister’
Surmetinte la ventaĵojn
Sentas min mi unu en l’aer’
Portas nur elokventaĵojn

Se okazas, ke mia nudec’
Estas al vi malomaĝo
Ne admonu min al pli da dec’
Daŭre vastas la pejzaĝo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *