La legendo pri Jadeo

Laŭ nuntempa aŭstraliafrikamerikeŭropazia legendo, stranga malsano nomita verda febro estas surfalanta sur la mondon. Ĝi efikas precipe al la infanoj, kiuj malfeliĉe metas kontraŭ sian orelon konkon sorĉigitan, kiun oni povas facile rekoni per ĝia jadkoloro. Tial oni donas la nomon Jadeo al tiu demona konko. Laŭdire, aŭskultante Jadeon, infanoj estas tuj envultitaj de la muziko de sia propra animo.

Nautilus

Tiam ekkoninte sian profundan eston, ili perdas la sentumon pri propreco. Kreskinte, ili iĝas nekapablaj aljuĝi komercan valoron al sia verko, nekapablaj amasigi havaĵojn, teni rajtojn. Ili tiam estas perditaj por la meritokrata socio. Kelkaj el ili aliĝas al danĝera frataro de piratoj (tamen senŝipaj). Ili senlace ripetadas: la universo estas senhalte verkata simfonio. Amo estas nekaptebla harmonio. Kreado estas onda fenomeno, kiun oni povas nek enteni, nek fiksi. Aŭtoro estas peranto ricevanta kaj transdonanta la kosman energion. Rezisti kontraŭ tio estas iomete estingi ĝin.

Nenio malhelpas nin disdoni senkoste informaron. La marĝena kosto de informo estas preskaŭ nenioma, nuntempe. Tamen, ni elpensas kopirajton kaj patentojn por konservi maloftecon.

Bernard Lietaer, malfeliĉa viktimo de la verda febro