Genro kaj egaleco

Dum la Internacia Junulara Festivalo de 2014 (Kastel’ Sarda, Italujo) okazis diskutrondo pri genra egaleco en Esperanto. [La vorton “genro” ni uzas en tiu-ĉi artikolo kiel samsencaĵo de “socia sekso”.] La diskutrondon gvidis Tomas (Tomio) Frejarö. Tomio unue prezentis la historian kuntekston de la strebado al genra egaleco, due klarigis el kio fakte konsistas la genra ne-egaleco de Esperanto, trie menciis la malsamajn eblecojn reagi al tiu ne-egaleco, kaj kvare kelkajn proponojn pri ŝanĝetoj lingvaj. Ni resumas tiujn kvar punktojn, plivastigante la ĉapitron pri la reformproponoj, poste resumas la preferojn esprimitajn de la IJF-a diskutantaro, kaj invitas ĉiujn reformemulojn kundiskuti en la Forumo por Genra Ekvilibrigo de Esperanto.

1. Historia kunteksto

Esperanto estis kreita kiel lingvo de egaleco kaj neŭtraleco. La celo de ĝia kreado estis ekhavi neŭtralan ilon por la komunikado inter parolantoj de malsamaj naciaj lingvoj. Dum la tempo de la kreado kaj ekdisvastiĝo de Esperanto la fokuso do estis la egaleco inter la nacioj, aŭ pli ĝŭste la anoj de malsamaj nacioj. Post la dua mondmilito, la (norda) mondo estis dividita en du partoj, laŭ la sociaj ordoj kiuj regis en la landoj: kapitalismo aŭ komunismo. Ankaŭ dum tiu periodo Esperanto sukcesis konservi sian neŭtralecon. Ĝi nek apartenis al unu el la du flankoj, nek apogis unu pli ol la alian. Hodiaŭ ni atentas ne plu nur la egalecon je la nivelo de etnoj kaj nacioj, sed ankaŭ je la nivelo de individua identeco. Unu el la plej gravaj elementoj de persona identeco estas genro. Kaj tiurilate ekzistas en Esperanto kelkaj neegalaĵoj.

2. La konstatendaj misoj de Esperanto rilate al genro

  • i. Kelkaj (malmultaj) vortoj en Esperanto indikas laŭdifine inan aŭ viran sekson.
    Ekzemploj por vir-signifaj radikoj: viro, filo, reĝo, imamo, taŭro, -ĉj-.
    Ekzemploj por in-signifaj radikoj: femalo, primadono, nimfo, -in-, -nj-.
    PMEG: Seksa signifo de o-vortoj
  • ii. Por multaj aliaj vortoj la signifo ne klaras. Ili kelkfoje estas uzataj neŭtrale, kelkfoje por indiki viran sekson.
    Ekzemploj: hundo, tajloro, -isto, -ulo, -anto, Italo, amiko.
    PMEG: Seksa signifo de o-vortoj – Konfuzo
  • iii. La pronomo “li” estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra.
    PMEG: Tria persono – 

3. Eblaj reagoj al tiuj misoj

3a. Akceptado

Oni povas akcepti tiujn misojn kiel aŭ neŝanĝ-eblajn aŭ ne ŝanĝ-indajn trajtojn de la lingvo. Ekzistas diversaj argumentoj por tio sinteno. Jen ne kompleta listo:

  • Antaŭrezigno: Ĉiuj ŝtreboj reformi la lingvon estas vanaj. Oni neniam sukcesos tiom draste ŝanĝi la uzon de la lingvo. Do oni ne malŝparu energion provante.
  • Konservo de sendialekta Esperanto: La unueco de Esperanto pli gravas ol ĝia “perfekteco”. La aro de Esperanto-parolantaj jam estas malgranda, do oni bone evitu ĝian eblan disiĝon per-reforman.
  • Konservo de fundamenta Esperanto: La fundamento estas sankta, ĝia tuŝo tabua.

3b. Reformado

Oni povas opinii la supre menciitajn misojn de la nuna Esperanto tiom gravaj, ja eĉ kontraŭaj al la baza ideo de Esperanto mem, ke oni ne volas akcepti ilin. Tiukaze, se oni ne emas rezigni pri Esperanto entute, oni celas reformi ĝin.

4. Reformproponoj

4a. … rilate la radikojn

4a1. Neŭtraligo de dubaj kazoj + vir- + -in- (Bertilo WENNERGREN, PMEG)

Radikoj kiuj ne sendube signifas inan aŭ viran sekson estu neŭtralaj. Por aldoni signifon de vira genro (aŭ kaze de in-seks-signifaj radikoj ŝanĝi al ĝi), oni uzu la afikson “vir-” aŭ la adjektivon “vira”. Por aldoni signifon de ina genro (aŭ kaze de vir-seks-signifaj radikoj ŝanĝi al ĝi), oni uzu la sufikson “-in-“.
Indas rimarki, ke tio propono fakte ne estas reformpropono, sed evolupropono. Ni tamen mencias ĝin ĉi-tie por kompletigi la liston de eblecoj.

4a2. Neŭtraligo de ĉiuj radikoj + -iĉ- + -in- (Edmund GRIMLEY EVANS kaj aliaj, Kembriĝo kopio kopio)

La sufikso “-iĉ-” (indikante viran genron) estu uzata simetrie al la sufikso “-in-” (indikante inan genron). Ĉiuj vortoj sen tiuj sufiksoj estu genre neŭtralaj.

4a3. Neŭtraligo de ĉiuj radikoj + -un- + -in- (Jon ASKE, Roy McCOY kaj aliaj)

Same kiel 4a2, sed kun “-un-” anstataŭ “-iĉ-” por la vira sufikso. Preferita de granda plimulto dum esperantista kunsido en Sanfrancisko, Usono, en la somero de 1984.

4b. … rilate la ununombran tria-personan homan pronomon

4b1. Genre neŭtrala novvorto / Riismo

La genre neŭtrala novvorto povas aŭ anstataŭi “li” kaj “ŝi”, aŭ ekzisti aldone al “li” kaj “ŝi”. Tiukaze, la signifo de “ŝi” restas neŝanĝite, dum “li” perdas sian dusignifon kaj plue nur signifas virgenron. La plej konata propono estas “ri” ( → Riisma Esperanto, Riismo en Vikipedio). Tamen, almenaŭ en nia diskutrondo, la propono “gi” estis pli populara. (Kaj almenaŭ unu homo havis jam en 1999 la saman preferon.)

4b2. Hiismo

Laŭ la propono de hiismo, “li” konservu sian neŭtralan signifon, kaj oni enkonduku la novvorton “hi” kiel specife virgenran triapersonan homan pronomon.

4b3. Uzo de “ĝi” ankaŭ por homoj

Tio propono funkcias sen aldono de novvorto al la ofte kiel neŝanĝebla rigardatan aron da pronomoj. Ĝi tamen pliampleksigus la signifon de unu el ili: La triapersona pronomo “ĝi” estu uzata ankaŭ por homoj (de ĉiuj aĝoj).

4b4. Aliaj proponoj

Ampleksa listo de aliaj proponoj troveblas ĉe vikipedio.

5. Rezultoj de la diskutrondo (okazinta dum IJF 2014)

Ni deziras agi per reformo kontraŭ la supre menciitaj misoj de Esperanto.

Ni deziras, ke ĉiuj radikoj de Esperanto havu genre neŭtralan signifon.

Se bezonata aŭ dezirata, oni indiku inan genron per la sufikso “-in-“, viran [laŭ nia propra propono oni diru “iĉan”] genron per la sufikso “-iĉ-” (aŭ, laŭ opinio de unu homo, per la sufikso “-un-“).

Ni deziras, ke la triapersonaj pronomoj estu unusignifaj.

Nia preferata tiucela solvo estis la enkonduko de novvorto kun la signifo de genre neŭtrala ununombra homa pronomo. Plejparto de ni akceptus la novvorton “gi”. Multaj ankaŭ la novvorton “ri”. Kelkaj ankaŭ apogus la uzon de “ĝi” kiel genre neŭtrala ununombra pronomo kaj por personoj kaj por aĵoj.

Ni havis malsamajn opiniojn pri la indeco konservi la genre markitajn pronomojn “li” kaj “ŝi”. Tamen, la skizitaj solvoj ebligus kaj laŭplaĉe pluuzi ilin, kaj rezigni pri ilia uzo.

Malmultaj el ni apogis la proponon de li – hi/ŝi – ĝi.

6. Forumo por Genra Ekvilibrigo de Esperanto (ForGEEso)

Ni invitas vin, daŭrigi kun ni la diskuton pri kiel reformi Esperanton rilate al la celo de genra egaleco. Ni ja konscias, ke oni povas (kaj rajtas) havi malsamajn opiniojn pri la demando, ĉu oni entute reformu la lingvon; tio tamen ne estu diskutata ĉi-tie. Al la forumo!

La partoprenintoj de la diskutrondo “Genra Egaleco en Esperanto” kadre de la Internacia Junulara Festivalo 2014:

  • Malin ALGEHOV, Aarhus, Danujo
  • Guillaume (Gijom’) ARMIDE, Parizo, Francujo
  • Alina Calibe BRÜCKER, Duisburg, Germanujo
  • Christine BRÜCKER, Duisburg, Germanujo
  • Pierre CALIARI, Milano, Italujo
  • Anja EISEMANN, Parizo, Francujo
  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI, Varsovio, Pollando
  • Tomas (Tomio) FREJARÖ, Hernusando, Svedujo
  • Dmitri HOROWITZ, Leeuwarden, Nederlando
  • Elisabeth LAIKA, Germanujo
  • Tabea MALTRY, Schwerin, Germanujo
  • Catalina MARINA, Zeist, Nederlando
  • Roy MCCOY, Roterdamo, Nederlando
  • Joleen MEINERS, Germanujo
  • Tim MORLEY, Kembriĝo, Britujo
  • Magnus MURR, Londono, Britujo
  • Saŝa MURR, Londono, Britujo
  • Cesco REALE, Neuchâtel, Svisujo
  • Manuela RONCO, Italujo

Nepartoprenintaj apogantoj:

  • Karin FREJARÖ, Hernusando, Svedujo
  • Sophia GUBB, Berlino, Germanujo