Gijom’ Armide – Vivrakonto

Irek pri Gijom’, Gijom’ pri si mem, intervjuoj kaj koncertoj de Gijom’ ĉe Varsovia Vento Elsendoj

Gijom’ Armide estas pianisto ekde la aĝo 8, kanzonverkisto ekde la âgo 14, kantisto ekde la aĝo 20, aktoro ekde la aĝo 23, surscenigisto ekde la aĝo 26, ekologi-konsilisto ekde la aĝo 31, esperantlingvano ekde la aĝo 33.

36-jaraĝe, ri ekmiksas ĉiujn siajn profesiojn prezentante kantprelegojn en la franca kaj en esperanto, tra la mondo.

37-jaraĝe, ri surkapigas ĉapelon Denim-blua, de tipo Hamilton, fabrikita en Italujo.

Gijom Jadeo

Kiel surscenigisto, ri muntis du fojojn la Patiente (la kuracatino), komedio de Anca Videi, kun Alexandre Barbe kaj Juliette Stevez. La teatraĵo prezentiĝis kvindekon da fojoj en Parizo. Poste ri surscenigis l’Air du Large (la aero de l’ vasto) de René de Obaldia, kiu prezentiĝis dekduon da fojoj en Parizo, kun Émilie Delaunay.

Flanke de la kanzonoj, ri verkis dekojn kaj dekojn da ili en la franca, sed unue tiuj verkitaj en esperanto ebligas al ri prezenti multnombrajn koncertojn en Germanujo, Polujo, Italujo, Brazilo kaj eĉ en Francujo!

Ri lanĉas unuan miprovi-projekton por monkolektado, kiu ebligas rin registri 16 titolojn ĉefe en esperanto, libere kaj senpage haveblajn ĉe Jadeo. La registrado okazis septembre 2012.

Guillaume Jadeo 2

Al la daŭripova evoluigo (DE), ri sin dediĉas formiĝante ĉe la instituto ECO-Conseil en Strasburgo, kaj laborante kvar jarojn en la franca gubernio Esono, unue en la gubernidomo, poste en la asocio SoliCités ĉe Michel Mombrun, eks-konsilisto faka pri DE ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Konservante iom da aktiveco pri la edukado pri DE Gijom’ iĝas administranto de la francilia reto Vivacités en 2012.

Ri interesiĝas kaj formiĝas pri la procezo NePerforta Komunikado, tia, kia ĝin iniciatis Marshall B. Rosenberg.

facebookRenkontu Gijom’ ĉe Vizaĝlibro! Ŝatu la paĝon! Kaj superpasante la butonon « Mi ŝatas », elektu « Ricevi notojn ». Tiel vi ricevos notojn!

Fotoj : Saŝa Murr