KAJ

KAJ estas muzikgrupeto, kiu donas al si la defion kunigi! Kunigi la muzikstilojn (ĵazon kaj popularan kantaron), kunigi la devenojn, kunigi la lingvojn (esperanton, anglan, francan, hispanan, portugalan, germanan…), kunigi la spektantarojn (esperantolingvanojn kaj neesperantolingvanojn) kaj ĉefe kunigi la artistojn Gijom’ Armide kaj Melono Desnos. La unua kantas, la dua pianludas.

Ĉu pli taŭga nomo ol KAJ?

Dum la kantado, la kantotekstoj afiŝiĝas surekrane en pluraj lingvoj.

190477_4147111734781_154784874_n(1)

Afiŝo Kaj Berlino 2013
Grafika fasonado : Marta Wierzbowska

Por ĉiuj datoj, vizitu la rubrikon Rendevuoj.