Kantprelegoj

Kantprelego:  (2010) spektaklo dum kiu unu aŭ pluraj artistoj prezentas kanzonojn desegnantajn personan vojon kaj transdonantajn la pripensojn kaj lernaĵojn de unu vivpeco. Inter ĉiu kanzono, mallonga teatraĵo (skeĉo) donas la kuntekston kaj ĉiujn informerojn neeviteblajn por kompreni la kanzonon kaj por la konstruo de la rakonto. La parolo estas komprenebla al ĉiuj. La muzikoj kaj tekstoj estas verkitaj laŭ intenco pure senteca kaj arteca, neniel instrueca aŭ lerniga. La tono povas varii de malpeza al forte emociiga kaj la stilo, de drama al komika.

Tri kantprelegoj de Gijom’ Armide en la franca:

  1. Kanzonoj devenaj de ekologia kultivado, 1-a parto: Mi ne volas esti alarmisma, sed…
  2. Kanzonoj devenaj de ekologia kultivado, 2-a parto: Mi ne volas esti utopisma, sed…
  3. Ĉu ekzistas posturba vivo? Kantprelego de pentanta Parizano

Unu kantprelego en esperanto:

Ĉiuj datoj konsulteblas en la rubriko Rendevuoj.