Ĉu ekzistas posturba vivo?

Kreita kadre de la komisio pri arto de Vivacités Île de France (reto de edukado pri urba medio), tiu « kantprelego de pentanta Parizano » pridemandas la sencon de la urbanista intenco. Ĉu la urbana vivo estas dezirinda? Ĉu ĝi estas vivipova?

Tiu kantprelego naskiĝis en Brazilo, same kiel la ĉi-suba foto.

SAM_0459

En Brazilo la vivoforto de la naturo estas impresa. Oni ne longan tempon povas teni la bestaron kaj vegetaĵaron ekstermure de la urbo. Tamen, sekvante la okcidentan modelon, Brazilanoj betonigas kaj asfaltigas laŭ eble plej multe. Kaj la naturo reaperas ĉiam tie aŭ tie-ĉi, sen malamikeco, sen rankoro ! Ĝi kreskas, ĝi vivas, jen ĉio. Ĝi konas neniom da malamiko. Eĉ ne la Homon, kiu persekutas ĝin ! Ŝajnas, ke ĝi sentas nur amon por tiu konstruaĵo kiu mortigis ĝiajn praulojn. Ĝi ne angoras konjektante, ke morgaŭ iu venos deloĝigi ĝin, dispecigi ĝin kaj sendi ĝin al la urba rubejo. Rigardante tiun pecon de arbo, kiu enradikiĝas ĉe la tria etaĝo, mi faras la konstaton: « Tiu, kiu cerboturmentiĝas kaj elĉerpiĝas pro batalo kontraŭ la/sia naturo, estas la urba homo. » Mi deziris esprimi tiun ideon en unu el la kanzonoj de la spektaklo. Mi deziris interligi niajn mensajn kaj urbajn konstruaĵojn : ili same vanas kaj same detruas. Ĉio ŝajne komenciĝas je la kredo ke ni estis forĵetitaj de la paradizo. Mi perceptas, ke la paradizo estas iu « ĉi-tie », kiun ni kaŝas al ni mem.

Mi do verkis « Là-bas » (« Tie for »). Mi pensas, ke ĝi enhavas la esencan mesaĝon de la kantprelego. Kaj mi bonŝance renkontis muzikistojn, kiuj konsentis pri kunregistri tiun pecon. Estis mirinde bone al mi havi la eblecon verki tekston kaj muzikon de kanzono kaj registri tiun en tiel malmulta tempo ! Grandan dankon al miaj amikoj Dori kaj Leo, kun kiuj ni faris tiun registraĵon en Vitória, ene de unu tago !

Verkis tekston kaj muzikon Gijom’ Armide
Pianludis Dori Sant’Ana
Frapmuzikumis Leonardo de Paula
Kantis Gijom’ Armide
Registris kaj miksis Rafael Herdy, Estudio Torre, Vitória ES, Brazilo
Citation_ER

« Kie la grundo malbeliĝis, kie ĉia poezio malaperis el la pejzaĝo, tie la imagoj estingiĝas, la spiritoj malriĉiĝas, tie la rutino kaj la sklaveco havigas al si la animojn kaj disponigas ilin al la letargio kaj al la morto. » Elisée Reclus