Ĉu ekzistas lingvo por savi la planedon?

Per sia kutima ironio, la artisto esploras la historion de daŭripova evoluigo, prilumigante kvin el ĝiaj grandaj celoj, por kiuj esperanto sin montras tre utila. Temas pri « la kvin sencaĵoj de esperanto », tio estas :

  • bona tutmonda regmaniero
  • sistemo bazita sur ekonomio efika kaj ne sur kreskigo
  • justa kaj egaleca socio
  • plifortigo de la demokratio en plurlingva mondo
  • la subteno de la mondaj kulturoj kaj de ilia diverseco

Tiu spektaklo tre similas al kantprelego sed ĝi ne estas! Unue tial, ke temas ne pri la rakonto de vivpeco nek pri la pripensoj kiujn ĝi inspiris. Due tial, ke plejparte de la kanzonoj estas ne originalaj verkoj kiuj ilustras la parolon sed grandaj franclingvaj klasikaĵoj reinterpretitaj en esperanto por aŭdigi la lingvon al la neiniciĝintoj.

 

AfficheGijomStg2013