Teneriĉaj konfidoj

Kantprelego por forgesi pri la genroj

Versio 1.0
verkite kaj prezentite okaze de IJF 2014 en Kastel’ Sarda, Italujo
Kantotekstoj (PDF)

Karaj, mi deziras fari konfidon al vi. Mi neniam vere sukcesis apartigi en la profundo de mia koro du malsamajn kategoriojn de aminduloj, la tiel nomataj viroj kaj virinoj, kiujn mi prefere nomas homiĉoj kaj hominoj. Tiu nekapablo mia kaŭzis kelkajn katastrofojn en mia vivo. Mi plurfoje perceptis kvazaŭ tenerecon inter mi kaj alia homo, tre kara al mi, kiu, post kelka tempo, fuĝis. Ĉu de mi ? Mi ne povas tutcerte respondi. Fakte, mi havas neniun klaran informon, ĉar ĉiufoje, la homo aŭ tute malaperis, aŭ tute silentis. Do mi imagis.

La plej rapide imagebla klarigo estas simpla : tiuj fuĝintoj ne sentis la saman tenerecon al mi kiel mi al ili. Sed tiu klarigo ne tute kontentigas min ! Ĉu vere oni sentas fuĝemon de iu pro nereciproka tenereco kaj forlasas amikon sen iun vorton diri ? Mia impreso estas, ke ili fuĝis de io. Io, kiun ili ne volis. Io en ili mem.

Eble povas helpi la komprenon, la jena informo : tiuj homoj ĉiuj estis samseksaj kiel mi.

Mi ĉiufoje tre malĝojis. Mi deziris peti ke ni spertu nian rilaton ekstere de la sociaj skemoj. Mi deziris, ke ni spertu nian rilaton kia ĝi estas, kongrue kun niaj sentoj, senzorge pri la etikedoj, la prognozoj, la identecoj… Sed tio estas timiga. Mi foje perceptis grandan koleron en ili pro ilia ena batalo inter la bezono de aŭtenteco kaj tiu de sekureco. Inter la amo kaj la timo. Inter la emo resti trankvile sur la firma grundo, sur la fidinda asfalto kaj la emo ŝvebi en la nuboj de ekzalteco.

Neniam realiĝis tiu revo de mi. Neniam iu el tiuj homiĉoj tute flankenmetis sian sekurigan kadron, forgesis pri genraj aferoj kaj amis min pro mi kiel homo. Tio ankoraŭ ne okazis en mia vivo, sed okazas… en kelkaj filmoj ! En iu franca filmo, mi vidis tion okazi kaj mi havis tiun kaj agrablan kaj malagrablan senton, kiun ni havas kiam ŝajnas ke iu filmisto aŭ aŭtoro plej klare legis rekte en nia koro ! Vi jam spertis tion, ĉu ne? Nu, en la filmo pri kiu mi parolas, estas homiĉo, nomita Erwann, kiu sentas tiun tenerecon por alia homiĉo nomita Ismaël. Kaj ĉar la filmo estas muzika, Erwann ekkantas ion sufiĉe similan al la kanzono, kiun mi ĵus kantis. Erwann demandas al Ismaël ĉu ri jam amis nur pro amo. Kaj jen la dialogo, kiu okazas inter ili. (Mi rolludos Erwann dum Anna rolludos Ismaël.)

[Se la ĉi-suba ludilo ne funkcias, spektu “Ĉu iam amis vi?” ĉe youtube.com]

Do mia apero en la vivo de tiuj homoj okazigis enan batalon en ili, kelkfoje ankaŭ ardan koleron. Kaj mia persona problemo, estas ke mi facile kulpigas min pri la sufero de aliuloj. Kaj kiam mi ĉesas kulpigi min, mi viktimigas min ! Vi do povas imagi la situacion : unuflanke estas la kompatinda homiĉo forkurante de siaj enaj monstroj, aliflanke estas mi taksanta miajn sentojn malpermesitaj, malprofitaj kaj samtempe priploranta mian situacion de nekomprenata forlasito !

Paralele, por malplipezigi mian angoron, mi decidis interesiĝi pri la stato de la planedo ! Tiam mi malkovris, ke indegus, ke la homaro havu pli da tenereco por la naturo ! Mi rimarkis do iom da simileco inter mia malfeliĉo kaj tiu de la planedo ! Ambaŭ ilin kaŭzas la sama torturanto, iu monstro kreita de la socio, devojigita, denaturigita homo, kiu perdis la kontakton kun sia propra sentemo, iu speco de psika malsanulo, kiun oni nomas : viro.

Mi do serĉis la vojon al malpli da diseco. Jen unu el la kialoj de mia esperantistiĝo. Vi do povas imagi mian ŝokon, kiam mi malkovris la malekvilibron de esperanto kiam temas pri genroj. Mi memoras : mi estis studanta ĝin kun tiu varmo en la koro pro la ekscito, ke mi estas plialtiĝanta super la diseco de la homaro, havigante al mi la ilon de la neŭtraleco, de la egaleco inter ĉiuj homoj. Kaj iam mi fiere parolis pri ĝi al amiko feminista, kiu demandis al mi : « kiel oni pritraktas la genrojn en esperanto ? ». Do mi respondis… ĥmm !… per mallaŭta voĉo mi klarigis kiel la afero funkcias kaj mia amiko foriris ridegante !

Tiu genra nesimetrio en esperanto estis ja granda makulo en mia amo al la lingvo. Kiam mi havis la okazon paroli pri la facileco de la lingvo al neesperantistoj, mi certe ne uzis tiun faman ekzemplon de la « ĉevalo », la « ĉevalino » kaj la « virĉevalo ». Kaj ĉefe mi evitegis paroli pri la prefikso « ge- » !!!

Laŭdire, Zamenhof proponis ankaŭ la prefikson « ga- » por montri la kuneston de homoj malsamaĝaj kaj la prefikson « go- » por homoj malsamhaŭtkoloraj. Kaj do, kiam oni alparolas la plej normalan aŭskultantaron, oni devintus diri : « Karaj gagogeamikoj ! » !!! Jes ja ! Ĉar « esperanto estas inkluziviga lingvo kaj aspiras al egaleco. »

Nu laŭ mi, la plej efika maniero montri la egalecon inter du ecoj estas simple ne distingi ilin, ne nomi ilin, ne paroli pri ili. Ĉu oni distingas inter homoj, kiuj portas la brakhorloĝon ĉe la dekstra brako kaj tiuj, kiuj ĝin portas ĉe la maldekstra ? Ĉu oni etikedas ilin malsame ? Kaj se oni tion farus, kiel oni nomus la homojn, kiuj ne portas brakhorloĝon ? Aŭ portas unu ĉe ĉiu brako ? Aü uzas sian poŝtelefonon por scii la horon ? Ĉu estus nun seminario en Sardujo pri tiuj tiklaj demandoj ?

Do mi deziris uzi lingvon, kiu ne devigas min distingi du homkategoriojn. Jen kial, kelkajn jarojn post mia unua lingva enamiĝo pri esperanto, mi spertis mian duan lingvan enamiĝon, kiu koncernis la riisman esperanton.

Por fini, mi proponas rakonti al vi fabelon en riisma esperanto. Temas pri la milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo. Supozeble, en tiu rakonto, vi ne scias ĉu Dudu estas homiĉo aŭ homino. Kaj la vorto reĝo estas genre neŭtrala, t. e. ke vi ankaŭ ne scias ĉu temas pri reĝino aŭ reĝiĉo. Mi proponas, ke vi aŭskultu la efikon de tia rakonto sur vi. Kiel efikas al vi la fakto ne scii pri la genroj de la roluloj ? Ĉu estas frustro al vi ? Aŭ eble tute ne ĉar estas plej evidentaj al vi la genroj de la roluloj ? Eble laŭ la priskriboj kaj la rakonto, vi tuj klare imagas ilin ? Kaj via intuicio estas tiom akra, ke vi eĉ tre facile povas diri, je kiu brako ili portas brakhorloĝon ! Mi ŝatus, ke ni post la kanto interŝanĝu pri tio.

~ Fino ~

3 pensoj pri “Teneriĉaj konfidoj

  1. Luko

    Kara Gijom,
    finfine mi aŭskultas viajn kantojn en Jadeo kaj legis vian “Kantoprelegon por forgesi pri la genroj” Mi ŝategas.
    Ĝi memorigas min al diskuto, kiun ni havis, kaj mi esperas, ke vi ne konsieras min kiel fuĝanto, same kiel aliajn. Kvankam en mia fundo ja estas pli da teneremo al hominoj ol al homiĉoj – por uzi la samajn vortojn kiel vi – , mi komencas, konante kaj legante vin, iom bedaŭri tion, kaj ankaŭ mi revas pri mondo, kie regus amo kaj terereco inter ĉiuj.
    Do viaj tekstoj estas vere pripensigaj, kaj revigaj. Ili povus cetere ŝoki iujn, kiuj ankoraŭ estas katenataj al la sociaj kutimaj pensmanieroj, kaj tion mi ŝatas.

    plejamike kaj tenere,
    Luko

    Respondi
    1. Guillaume / Gijom'

      Saluton, kara !
      Mi ĵus malkovris vian komenton kaj vere ĝojas pri ĝi. Mi ne povas esperi pli da mensa malfermeco. La tenereco kaj seksallogo estas aĵoj nedependaj de via pensmaniero. Tamen, mi havas demandon por vi : kio okazas en vi, kion vi sentas se vi ŝanĝas la jenan penson :
      « En mia fundo ja estas pli da teneremo al hominoj ol al homiĉoj »
      al tiu ĉi : « En mia ĝisnuna vivo ja estis pli da teneremo al hominoj ol al homiĉoj » ?
      Ĉu vi senhezite kapablas elekti tiun, kiu vere profunde sonas pli ĝusta kaj honesta ?
      Kaj se hazarde, vi elektas la duan, kion tio ŝanĝas por vi ?
      <3

      Respondi
  2. Luko

    Nu, mi pravigas la regulon, laŭ kiu ĉio, ĉiam povas ŝanĝiĝi, do laŭ kiu ĝenerale pli ĝustas diri « ĝis nun ».
    En la nuna kazo mi ne havas impreson, ke mia « tenerema – aŭ allogema- kondiĉo » povas radikale ŝanĝiĝi. Tamen alia , plia aspekto povas aperi, ne maleblas, eble eĉ iusence jam okazas tio.
    Mi konklude ne kapablas elekti senhezite inter la du proponoj. – kaj ne volas, ĉar ambaŭ havas sian avantaĝon.
    Por respondi vian demandon, kio okazus, se mi elektus la duan, mi dirus ke tio malfermus min al pli konkreta ŝanĝo-latento. Mi ne juĝas en tiu kazo, ĉu tio estus bona aŭ malbona.
    <33

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *