Kvaropa am’ en Barcelon’

En Esperantujo povas okazi io ajn !…

Ŝaltu la subtekstojn !
Se vi deziras aldoni subtekstojn en nova lingvo, klaku ĉi-tie.

Kvaropa am'Teksto :

Ne revenos iam ajn la sama magio
Ni forgesu pri ĉia esper’
Ni ne strebu ĉiakoste al strategio
Por ke ree vivu la sama vesper’

Rekantaĵo:

Duone konscia
Sub veter’ de London’
Trioble gracia
Kvaropa am’ en Barcelon’

Pli longdaŭra rilat’ estus nur iluzio
Jen la fulmeco de la ver’
Eĉ se restas en ni sento pri elizio
Plu sonoras la tondro de tiu vesper’

 Akordoj :

Strofo:
Dom2 | Lab4, 7 | Sib2 | Fam2, 7, Fam2, 6 | X 4
Rekantaĵo :

Dom | Sib9/Re, Sib/Re | Mib4, Mib | Fam | Dom/Sol | Fam7 | Dom/Mib | Sol6, 7, Sol7 |
X 2

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *