Milion’ da kaj

Tiun kanzonon mi verkis subite, ĵus leginte artikolon en revuo, kiu donis al mi la ideon : « Eble ne ekzistas aĵoj, nek homoj, sed nur ekzistas la rilatoj inter ili. » Kaj mi eksentis grandan ĝojon pensante tion ! Mi pensis, ke tiel indus, ke mi ĉesu kredi, ke ekzistas mi kiel aparta estaĵo en la universo por prefere konsideri retegon de ligoj (« milion’ da kaj ») inter nerealaj punktoj, tra kiu fluas energio.

Tio kondukas min al pensi, ke ne havas sencon, ekzemple, protekti min kontraŭ la aliuloj (ĉu homoj, ĉu bestoj, ĉu vegetaĵoj, ktp.), nek profiti de ili, sed havas sencon konsideri kaj prizorgi la rilaton inter ili kaj mi. Ne mi manĝas aĵojn, kiuj nutras min. Simple interagas la naturo kaj mi. Ne mi amas aŭ malamas vin, aŭ reciproke. Simple bonstatas aŭ malbonstatas la konekto inter vi kaj mi. Mi ŝanĝas la objekton de mia atento, de mi, al mi kaj… (ŝajnas ke la vorto amikaj formiĝis tiel !).

La paradokso estas, ke mi povas meti mian atenton fakte nur al kion perceptas mi. Kaj tiam mi havas elekteblecon pri la bildo, kiun mia menso konstruas el miaj perceptaĵoj. Mi povas konstrui mensan bildon pri mi : kiu mi estas, kiajn ecojn mi havas, el kio konsistas mia identeco. Aŭ mi povas konstrui mensan bildon pri tiu granda energireto, ene de kiu troviĝas iu punkto kie aperis kaj malaperos mia korpo kaj ties menso. Por havi tiun vidon, mi simple konsideru, ke kion mi perceptas, tio parolas ne pri mi sed pri mi kaj la universo. En tiu koncepto gravas nek mi, nek la universo, sed gravas la kaj ! Kun tiu vidmaniero venas grandaj senpeziĝoj, ekzemple, mi estas nek bona nek malbona, mi estas nek libera nek mallibera ĉar mi estas ne ! Mi estas nek feliĉa, nek malfeliĉa sed la energio flue aŭ neflue cirkulas tra la ligoj devenaj de mia koro (la ligpunkto al la granda reto).

Kun granda ekscito, mi fermis la revuon, ekpaŝadis tien kaj reen en la ĉambro , sidiĝis ĉe la piano kaj jen la rezulto.

Ŝaltu la subtekstojn.
Se vi volas aldoni subtekston en nova lingvo, klaku ĉi tie.

Teksto

Imagu, ke
El via arke’,
Ne savindus eĉ unu best’, kaj eĉ ne
Vi mem pli gravus ol taso da te’.
Ĉu plaĉas al vi l’ ide’ ?

Ĉu mankus al
Vi iom da sal’
Aŭ ĉu tio estus por vi ideal’ ?
Nu iel jen nia nuna real’
Legis ĝin mi en ĵurnal’

REKANTAĴO
Nek vi, nek mi, nek iu ajn, eĉ ne Volter’
Nek hom’, nek aĵ’, nek io ajn, sur ter’
Havas ekziston
Dek, dudek, tridek homoj gajaj estas nur
Dekmil aŭ milion’ da « kaj » inter bildo kaj figur’

De la atom’
Tra l’ vundebla hom’
Ĝis la steloj ĉiu nur estas fantom’
Vidu trans la murojn de via dom’
Trans la ŝajnecon de l’ nom’

En l’ interval’
L’ interhoma val’
Kuŝas la muzik’, la fon’, la maldetal’
La arbo jam ne plu estas ĝangal’
Kaj duopas la cimbal’

 Akordoj

STROFO
Dom | Solm / Re | Do | Fam | Sib | Mib | La b | Sol | X 2

REKANTAĴO
Dom7 | Dom7 | Mib | Mib | Sib | Sib | Lab | Lab7 | X 2

CC-BY Gijom’ Armide

2 pensoj pri “Milion’ da kaj

  1. Resonado: Varsovia Vento Elsendoj · La 107a elsendo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *