Miprovi

Miprovi estas procezo de kunproduktado de libera kaj senpaga muziko, rekte far la aŭskultantoj. Tiuj do ricevas la responson:

  • kune diskuti kaj partopreni en la konduko de la projektoj,
  • kune fari decidojn pri artaj kaj teĥnikaj aferoj,
  • monprovizi la projektojn ĉu per siaj propraj rimedoj, ĉu per aliaj.

La muziko tiel produktita ricevas la permesilon Krea Komunaĵo – Atribuite. Ĝi do estas libera cirkuli senpage, esti uzata komerce aŭ ne, esti reproduktita same aŭ ne, laŭ la nura kondiĉo mencii la aŭtoron.

Se la produktaĵoj estas vendataj, la profitoj povas celi al iu ajn, ekzemple al asocio aŭ al nova projekto de miprovi.

Jen ironia filmeto pri la diskokrizo. En la nuntempa sistemo, muziko estas pli kaj pli aŭskultata danke al pli kaj pli da ekzistantaj teĥnikaj rimedoj. Kaj en tiu muzika eksplodo, la malgrandaj eldondomoj spertas malfacilaĵojn pro la malkresko de vendoj. Multaj teorioj klarigas la kialon de tiu okazaĵo. Miprovi ne volas kompreni nek ripari. Miprovi deziras eligi la muzikon el la komerca sistemo kaj eligi la aŭskultantojn el la pasiva uzanteco.