Partopreni

Ekzistas tri manieroj partopreni en miprovi

  1. doni monon
  2. doni tempon
  3. partopreni en la diskutoj kaj en la decidoj

Elektu vi la kontribuojn, kiuj plej taŭgas al vi.


Doni monon

Ni proponas tri pagrimedojn.

1. Per UEA-konto

Se vi aŭ fidinda amiko havas UEA-konton, vi povas simple ĝiri monon. Tiu operacio estas senpaga. Jen la procezo.

Per retmesaĝo al la kastisto de UEA ĉe financoj ĉe co.uea.org ,
kopi-sendite al kasisto ĉe esperanto-france.org ,
vi petu la monĝiron indikante:

  • la kvanton da mono kiun vi deziras donaci,
  • la konton (la vian), de kiu oni elprenu la monon,
  • la konton al kiu oni sendu la monon: ufea-s,
  • kaj la kialon de la monĝiro: donaco al miprovi.

Atentu! anstataŭu ĉe per @.

2. Per banko-ĝiro

Petu de via persona banko monĝiron al la bankokonto de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kies datumoj estas la jenaj.

  • iban FR76 4255 9000 0941 0200 1388 731
  • bic CCOPFRPPXXX

Kaj indiku la kialon de via ĝiro: donaco al miprovi

Sciigu la kasiston de UFE pri la operacio, per retmesaĝo al kasisto ĉe esperanto-france.org

Atentu! anstataŭu ĉe per @.

3. Per nia reta monkolektilo

Alklaku ĉi tie por atingi nian monkolektilon disponeblan en la franca kaj la angla ĉe la retejo Le Pot Commun. Jen la tarifoj de ĝi.

  • Minimuma depreno: 0,70 €
  • Por donaco inter 0 kaj 200 € : 2,9%
  • Por donaco pli alta ol 200 € : 1,5 %

Doni tempon

Estas multo por fari por antaŭenpuŝi al miprovi! Ĉi-sube, ni proponas kelkajn ideojn. Esprimu la viajn!

  • Grafiko: kreo de la grafiko de la retejo, kreo de emblemo, kreo de afiŝoj por ĉiuj projektoj kaj spekakloj.
  • Komunikado: disvastigi la informojn per ĉiuj taŭgaj rimedoj.
  • Aktivaĵoj de Jadeo: la muzikoj kaj spektakloj de Jadeo estas faritaj por vivi kaj esti disvastigitaj laŭeble plej multe! Vi povas organizi aŭ helpi organizi la prezenton de spektakloj kaj la vendado de albumoj.

Kiuj ajn iniciatoj inspiras vin, pensu pri sciigi ilin al la tuta partoprenantaro antaŭ ol eklabori (vidu venontan paragrafon).


Senŝipe piratiĝi!

La senŝipaj piratoj estas la interesatuloj de miprovi. Ili komunikas en forumo La senŝipaj piratoj. Ĉiu povas legi la mesaĝojn de la aliuloj. Por skribi siajn ideojn kaj reagojn, oni devas enskribiĝi. Estas neniu kondiĉo por enskribiĝi!

Ni tamen instigas vin ekkoni la rekomendojn por bona interpirata komunikado, legante la veran defion.