Miprovi2

Logo miprovi2

Okaze de la 70-a IJK (Fortalezo, Brazilo, julio 2014), miprovi anoncas la lanĉon de sia dua alvoko de subteno, koncerne la du jenajn projektojn:

  • Matricigi la 16 titolojn de miprovi1, krei albumpakaĵon por ĝin vendi kun la presita lumdisko profite al la miprovi projektoj (tamen plu ebligante la senpagan elŝutadon). Tiun projekton estras Anja Eisemann.
  • Registri, miksi, matricigi kaj eldoni albumon kunigantan la artistojn Gijom’ Armide kaj Anna Burenius, kantisto kaj muzikisto de la sveda muzikgrupo La Perdita Generacio (LPG). Tiun projekton estras Gijom’ Armide.
Aŭskultu ĉi-sube la voĉon de Anna en kanzono verkita de ri mem, eltirita de la albumo Ĉiamen Plu de LPG.

La detaloj de la operacioj estas diskutataj jam nun kadre de la forumo de la senŝipaj piratoj.