Miprovi1

La procezo miprovi naskiĝis ĉirkaŭ la projekto registri la kanzonojn verkitajn en esperanto de Gijom’ Armide. La celo estis povi pagi unu semajnon de registrado en studio enhavanta pianegon. Tio okazis septembre 2012 en Studio du Moulin, proksime de Tuluzo, en Francujo. Dekkvar titoloj plus du francaj versioj tiel povis esti registritaj.

Nepre vizitu la blogon realigitan de la senŝipa pirato Neil, kiu ĉeestis la tutan semajnon de laboro.

Photo de famille Studio du MoulinDe maldekstre dekstren: Neil Roberts (senŝipa pirato), Gijom’ Armide (muzikisto, verkisto, kantisto), Stéphane (flutisto), Jérôme Cotte (studiestro, tamburisto), Jacques Hermet (soninĝeniero)


En la retejo Soundcloud, vi havas eblecon aŭskulti kaj elŝuti ĉiujn 16 titolojn unu post la alia.
Ankaŭ eblas elŝuti ĉiujn titolojn unufoje en zip-formato.

La tuta kosto de la projekto estis 2913,60 €, inkluzive la lukoston de la studio kaj la salajron de la bonega sonteĥnikisto Jacques Hermet dum 7 tagoj. Escepte, por tiu unua projekto, la artistoj estis volontuloj kaj surdorsigis al si la kromajn kostojn.

Tiuj titoloj ankoraŭ ne estas mastrigitaj nek eldonitaj albume. Se vi emas tion fari, nepre aliĝu al la senŝipaj piratoj (vidu la rubrikon partopreni) kaj publikigu viajn proponojn.