Tri tagoj

« Se ĉiuj transportrimedoj ĉesus funkcii, nenio restus por manĝi en Parizo post tri tagoj. » Tion iam anoncis sciencistoj. Kaj ĝi valoras por ĉiuj urbegoj de la planedo.

Kiel loĝanto de Parizo, mi eksentis kapturnon eksciante tion ! Kaj eĉ se la hipotezo malmulte verŝajnas, la konkludo signas ion nedezirindan al mi. Mi perceptas tro da dependeco de la urbanoj je la eksteraj produktistoj. Mi ŝatus vivi en tia sistemo, kie la produktado de la nutraĵoj kaj aliaj vivebligaĵoj okazas proksime de mi, tiamaniere, ke mi povu influi kaj decidi pri ĝi. La komforto de la urbanoj kostas la eksterigon de multaj necesaĵoj, t. e. la memregecon.

Eblas ŝalti subtekstojn!
Se vi deziras aldoni subtekstojn en nova lingvo, klaku ĉi-tie.

Tri tagojTeksto :

Tri
Tri tagoj kaj fin’
Tri tagoj kaj en Pariz’
Restas eĉ ne unu piz’
Neniom da lupin’
Tri tagoj kaj fin’

Tri
Tri tagoj kaj fin’
Tri tagoj por gentomurd’
Sen ajna paf’ en la urb’
Nek bombo, nek ruin’
Tri tagoj kaj fin’

Tri
Tri tagoj kaj fin’
Kaj al kia barbarec’
Fi al la urbula dec’
Aperus la inklin’
Tri tagoj kaj fin’

Vi
Diru, Parizan’
Pli rompebla ol infan’
Kiel gustas via pan’
Proksime de l’ ravin’?
Tri tagoj kaj fin’


Akordoj:

Lam | Rem7, Mi | Lam | Rem7, Mi | Do#m | Lab / Do |
La | Rem | Lam | Rem7, Mi | Lam |

CC-BY Gijom’ Armide

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *