Kiel al spegulo

Jen kanzono, kiun mi verkis por amiko, kun kiu mi havis plej mildan kaj fortan konekton. Mi estis profunde kortuŝita de ties pensoj kaj emocioj. Mi ŝatis diri, ke mi vidas mian esencon en tiu amiko, same kiel oni vidas sian vizaĝon en spegulo.

Teksto

Kiel al spegulo
Staranta antaŭ mi
Mi nekonatulo
De ĉiuj eĉ de mi
Mi kortuŝa rezult’
De antikva ĥemi’
De forgesita kult’

Kiel al spegulo
El plej fajna kromi’
Silenta bildulo
Al ĉiuj malkrom mi
Mi rigardas al vi
Se ne blindigas tim’
Aperas mia anim’

Akordoj

Solm | Ladim / sol | Fa#dim, Re | Solm |
Solm | Ladim / sol | Fa#dim, Re |
Mib 4, Mib, Mib 4, Mib | Solm2 / re, Solm / re, Solm 2 / re, Solm / re |
Do#dim5+, Do#dim, Do#dim5+, Do#dim | Re7 |

Ĉio ĉi x 2

Solm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *